Clilstore Facebook WA Linkedin Email
Login

This is a Clilstore unit. You can link all words to dictionaries.

Lengua para Pensar Mejor: TED speech in Esperanto David de Ugarte at TEDxMadrid

En mil naŭcent okdek du, kiam mi estis dekdujara, miaj gepatroj donacis al mi mian unuan komputilon. Ĝi estis la fama Spektrum, la unua komputilo aĉetebla por la mezklasaj familioj en la Eŭropo. Jam la unua rigardo estis nekredebla Imagu vi! ĝi havis kvardek ok kilobajtan ĉefmemoron kaj la ekrano estis ducent kvindek ses punktojn larĝa! Mia tiama revo, krei videoludojn, ŝajnis fine ebla, ĉar la Spektrum havis facilan programlingvon. Mi lernis programi per ĝi. Mi nur bezonis tri semajnojn kaj la mia vivo tute ŝanĝiĝis. Tiu malgranda komputilo kaj ĝia sinteza lingvo estis la malo al miaj instruistoj. Ĝi neniam kriis, Ĝi neniam hontigis min, Ĝi neniam estis maljusta aŭ arbitra. Fakte, ĝi neniam eraris. Se io ne funkciis, la kaŭzo certe estis ke mi faris ion malbone. Dank' al Spektrum mi lernis rezisti la frustron mi lernis lerni, mi lernis ke per bona programaro mi povas fari ion ajn. Tial, hodiaŭ mi volas paroli al vi pri la plej uzata programaro en la mondo: lingvo.
La lingvo estas programaro kiun ni uzas por debati kaj pensi. Ĝi estas la protokolo kiun ni uzas por trovi niajn samtavolanojn.
Ĝi estas la ilo kiun ni uzas por lerni kaj konstrui kuntekstojn kune.
Tial, lingvo estas tre grava por mi.
Mi estas membro de labor-kooperativo
Kooperativoj, kiel ĉiuj formoj de ekonomia demokratio
nur vere funkcias se ili kuŝas sur vera samtavolana komunumo
Ĉiuj ni komprenas ke tio, kio faras nin komplementaj al aliaj homoj,
kio faras nin sentiĝi samtavolanoj de nia kunuloj
ne estas ke ili uzas la saman programaron uzitan de nia malnova lernejo
aŭ la programaron konatan de niaj gepatroj.
Sed ideoj, agomanieroj kaj pensmanieroj.
Same, fizika aŭ lingva proksimeco ne devus limigi kiu estas parto de nia komunumo.
La kooperativoj de la nia grupo serĉas nek samnacianojn
nek homojn de partikulara kulturo aŭ origino.
Ni serĉas samtavolanojn
Nu, la problemo ne estas kiun lingvon ĉiuj heredis el siaj gepatroj,
aŭ kiun lingvon ili lernis en la lernejo
sed kiun lingvon ni elektas por nia komunumo
Multe da kriterioj prezentiĝas eblaj: la komerca valoro de la lingvo,
la nombro da parolantoj, la lingvo de la kreintoj de la komunumo...
Nu, kiam en nia grupo de kooperativoj, ni Indjanoj pensis pri tio,
la unua tento estis elekti "naturlingvon".
Sed la Hispana, la Angla, la Germana
aŭ aliaj naturlingvoj ĉefe havis du problemojn:
Unue, la denaskaj parolantoj ĉiam parolas "pli bone" ol la aliaj,
ĉiam ŝajnas "pli allogaj", "pli inteligentaj" ol la aliaj.
Due, ĉar ili uzas la saman pens-programaron kiun ili uzis ĉiam antaŭe
la ilo ne helpos ilin imagi novajn aferojn.
Kontraŭe, ĝi probable revenigos ilin al la iliaj originaj kuntekstoj
Konsekvence, se ni akceptas naturlingvon kiel bazan programaron de nia komunumo,
denaskuloj pensos "kiel ĉiam" kaj la aliaj pensos "malpli bone"
Simple, naturlingvoj ne estas optimumaj por transnacia komunumo,
ili ne estas bona start-punkto
Kial ne uzi lingvon kiu helpu nin esti samtavole kaj pensi "pli bone"?
Tie ekstere, estas lingvoj kiuj difinas
sin kiel la "liberan programaron de la lingvoj".
Ili nomiĝas "planlingvoj". Cetere, ili estas parto de la komunaĵo
kaj ili estas disvolvitaj de komunumoj de ludemuloj kiuj plibonigas kaj uzas ilin.
Fakte, la plej granda kaj grava el ĉiuj ili,
Esperanto, organizas sin kiel komunumon de libera programaro:
poŝtlistoj, fondaĵoj, distribuitaj retoj de kontaktoj, lokaj grupoj de uzantoj...
La ĉefa malsamo estas ke ili komencis
preskaŭ unu jarcenton antaŭ la TTT ŝanĝis niajn vivojn
Krome, la kreanto, Lazaro Zamenhof, kiel la nunaj programistoj,
tre zorgis pri "uzebleco". Vi povas lerni ĝin en tri monatoj
kaj atingi plenan dulingvismon en unu jaro,
ĉar ĝi estas perfekte regula
kaj la vortaro originas precipe el Eŭropaj lingvoj.
Zamenhof pensis Esperanton kiel "internacian helplingvon",
la duan lingvon de ĉiuj.
Ne estas sekreto ke li malsukcesis rilate tiun celon
kiel tiuj kiuj pensis ke la sukceso de Linukso
estus fari Vindozon kaj Apple-n minoritataj mastrumaj sistemoj.
Tio kio faras lingvon internacia tute ne rilatas la lingvon mem,
sed al geopolitiko kaj ekonomia
pezo de la ŝtatoj kiuj uzas ĝin kiel oficialan aŭ komercan lingvon
Bedaŭrinde, en la internaciaj rilatoj ankoraŭ armeoj
kaj bankoj estas pli gravaj ol gramatiko.
Sed via mondo, nia mondo,
ne estas la mondo de la rilatoj inter ŝtatoj aŭ internaciaj.
La nia mondo ne estas internacia, la nia mondo estas samtavolana
Eŭropa Unio uzas Vindozon sed ni, indjanoj, uzas Linukson
ĉar Linukso permesas al ni labori pli bone kaj esti pli liberaj.
Ni tute ne zorgas pri la lingvo de la administraj konsilioj
aŭ la staboj de la grandaj armeoj de la mondo.
Ni nur devas zorgi pri tio,
kiu ilo estas plej utila kaj faras nian komunumon plej libera.
Linukso instruis al ni tion.
Ne estas necese ke ilo estu tutmonde uzata
aŭ uzata de la ŝtato aŭ preferata
de la grandaj entreprenoj por ke ĝi estu la plej bona por ni.
Kontraŭe, kio estas tutmonde trudata
multfoje rilatas al la nehomaj gigantaj skaloj de la povoj.
Sed ĝi ne respondas al la necesoj de ludemaj komunumoj kiuj sole volas
"lerni pli", pensi "pli bone", produkti pli samtavole,
kaj trovi novajn samtavolanojn.
Tial, antaŭ tri monatoj, en nia kooperativo, ni komencis lerni Esperanton.
(Aplaŭdo)
Ne estis malfacile ĉar, dank' al sia reguleco,
ĝi profitas el naturaj lernoprocezoj.
Ekzemple, se vi scias ke ĉiuj substantivoj finiĝas per -o-,
ĉiuj verboj finiĝas per -i- kaj ĉiuj adjektivoj finiĝas per -a-,
se vi lernas la vorton: helpo,
vi aŭtomate lernas ankaŭ la verbon: helpi,
Kaj la adjektivon: helpa
Fakte vi normale lernos fari ĉiujn verbajn tempojn en via unua semajno
Kaj per la lerno de nur 14 elementoj
oni sukcesas sen grandaj penoj esprimi 45 malsamajn ideojn.
Necesas nur dekduo da radikoj por konstrui milionojn da vortoj.
Milionojn, vere milionojn
Kaj, estas grava, en Esperanto ne ekzistas "ĝusta" akĉento.
Via akĉento estos certe ĝusta.
Plian fojon la mirindaĵoj de la libera programaro! Ĉu ne?
Ni indjanoj pensas ke nia sperto montras ke ni povas peti al la lingvoj
tion kion ni petas al la programaro. Bone funkcii kaj esti libera,
sed ankaŭ permesi al ni ĉiuj esti samtavole kaj, speciale,
permesi al ni ĝui esti kaj kunlabori kiel samtavolanoj.
Estis honoro por mi Dankon!
(Aplaŭdo)
Clilstore Taskoj 1

Short url:   https://clilstore.eu/cs/2518